En la libro vi trovos skizeton pri Janusz Korczak - unu el la plej mondfamaj pedagogoj, sindediĉaj edukistoj, kiu pereis en gaskamero de nazia koncentrejo kun siaj infanoj el orfodomo. Tamen ĝia la plej valora enhavo estas la unua Esperanto-versio de lia verketo „Sole kun Dio. Preĝoj de tiuj, kiuj ne preĝas.” Ĝi estas kolekto de filozofiaj, poeziplenaj, intimaj interparoloj kun Dio, elkore prononcataj de tute diferencaj personoj: patrino, sciencisto, facilanima virino, maljunulo, knabineto... - kaj ankaŭ de malfacile imageblaj sentoj: tristo, plendo, ribelo...
Unu el la preĝoj enhavas senperan aludon al Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kiun Janusz Korczak estimadis dum sia tuta vivo. Ilin ambaŭ ligis grandega amo al la homaro kaj paco, pro tio estas interese kompari iliajn ideojn pere de tiu ĉi verketo.